Laŭ la spirito de Mallarĝa Vojo al Fora Interno, Vastalto kaj Limako, kun Atlatl Studios proponas koletki kaj eldoni libron de hajbunoj sub la titolo Survoje al Esperantujo: Vojetoj al verda interno. Ni trovas ke esperantistoj ofte havas interesajn rakontojn, ĉu pri Esperantujo, ĉu pri la esperantista vojaĝemo, kaj tiel plu. Kaj hajkamantoj certe vidas diversajn interesaĵojn krom Esperanto en siaj ĉiutagaj vivoj.

La terminon "hajbuno", aŭ "hajka prozo", enkondukis japano Matsuo Bashō en 1690. Lia majstroverko, Oku no Hosomichi (Mallarĝa Vojo al Fora Interno) temas lian vojaĝon al nordaj provincoj kaj estas ankoraŭ konsiderata la pinto de tiu ĉi verkostilo. En hajka prozo, oni kombinas prozon kaj poezion, priskribon kaj eseon en impresionista tuto. Tiu ĉi verkstilo estas, multflanke, kiel la blog-afiŝoj de antaŭaj jarcentoj. En la lastaj jaroj, en aliaj landoj kaj lingvoj, oni nun ekverkas hajbunojn. Ni invitas samideanojn partopreni en tiu ĉi lingva tradicio. Por pli da informo pri hajbuno, turnu vin al la vikipedia paĝo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Hajbuno Por ekzemplo, jen traduko de konata hajka prozo (hajbuno) de Issa Mia printempo (Ora ga haru).

Ni invitas ĉiujn, kiuj interesiĝas pri tiu ĉi temo, bonvole sendu al ni tekston (aŭ tekstojn -- vi ja rajtas sendi pli ol unu) antaŭ la tempolimo de la 1-a de majo, 2014. Ni kolektos manuskriptojn, elektos la plej bonajn, redaktos ilin, kaj kompostos libron. Al ĉiu aŭtoro kies hajbuno(j)n ni akceptos por la libro, ni sendos po tri ekzempleroj de la libro.

Kontribuaĵojn oni sendu retpoŝte kiel aldonan dosieron aŭ dokumenton, en kutima formato (ekz, .rtf, .txt, .odt, .doc, .docx, aŭ simile) prefere unikode aŭ x-alfabete, al la jena adreso: survoje@atlatlstudios.com.

Vastalto estas HIROTAKA Masaaki, aŭtoro de "Kiel verki hajkon en Esperanto" (2012). Limako estas Steven D. BREWER, aŭtoro de "Poŝtmarkoj el Esperantujo" (2010), "Premitaj Floroj" (2012), kaj "senokulvitre" (2013).