Mia printempo (Ora ga haru)

Antaŭ longa tempo, ĉe la templo Ŝinkoŭĵi en la provinco Tango, vivis sankta bonzo, kiu profunde deziris Puran Landon.

Jarkomence la laika mondo gaje festas la novjaran tagon, do ankaŭ li volis iel ĝin festi. En la jarfina nokto li transdonis memverkitan leteron al subbonzo, instrukciis al ĉi tiu, kion fari en la sekva mateno, kaj sendis lin al la sankta halo por tranokti tie.

En la novjara mateno, kvankam mallume en la ĉirkaŭo, la subbonzo jam vekiĝis per la unua kokeriko. Laŭ la instrukcio li frapegis la pordegon de la templo. Malantaŭ la pordego leviĝis demanda voĉo: "De kie?" Li respondis: "Mi estas bonzo sendita de Budho Amitabo el Okcidento." Senprokraste la sankta bonzo alkuris nudpiede kaj malfermis la pordegon ambaŭflanken. Li sidigis la subbonzon ĉe honora loko, ricevis la hieraŭan leteron respektoplene kaj laŭte eklegis ĝin: "Tiu ĉi mondo estas plenplena de suferoj, tial tuj venu al mia lando. La sanktuloj atendas kaj renkonte bonvenigos vin." Finleginte li eksplodis en plorego.

Tiu sankta bonzo priploris la malĝojon propramane preparitan kaj festis per larmoj verŝitaj sur la blanka robo novjara. Ĝi aspektas freneza ago, tamen en la budhista mondo, en kiu decas ŝajnigi sin senemocia antaŭ la laikoj, kredeble ĝi estas la vera festado.

Malsame ol la sankta bonzo, mi vivas en la laika mondo ŝtopita per vulgaraj ĝenaĵoj. Festosaluto per bonaŭguraj gruo kaj testudo ŝajnas esti vanta ekzorcaĵo. Vintra ventego povus forblovi mian domaĉon. Konvene al ĝia pajlotegmento, mi ne metis ornampinojn antaŭ ĝia pordo, nek purigis ĝin je fulgo. Kvazaŭ vojeto, kiu zigzagas sur neĝa monto, mi lasis mian vivon laŭiri kaj vidas printempon ankaŭ ĉi-jare.


gratulindeco
ja estas meze meza ―
printempo mia
Issa


La unua ĉapitro de "Mia printempo" (Ora ga haru)
verkita de KOBAJAŜI Issa (Kobayashi Issa)
esperantigita Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
reviziita de Limako (Steven D. BREWER)